Saturday 5 January 2008

La unua ZEO

Esperanto aperis 1887 kaj jam post 9 jaroj en 1896 aperis la unua ZEO (Zamenhof/Esperanto-Objekto). Tiu unua objekto nomita per la nomo de la internacia lingvo Esperanto estis ŝipo.
En la libro "Monumente pri Esperanto" de Hugo Rollinger (UEA 1997) sur paĝoj 80 - 82 legeblas kela Navigacia Matrikulo, la oficiala dokumento por identigo de la ŝipo, estas eldonita en Malaga (Hispanio).
La teknikaj datumoj de la ŝipo "Esperanto":
Konstrujaro: 1896
(Droniĝo: 1966)
Longeco: 42,30 m
Kilprofundeco: 2,26 m
Ŝippezo: 262 tn
Rapideco: 6 nodoj
Maŝinpovo: 140 ĈV Ducilindra vapormaŝino
Karbujo por 32 tn
1896 en Malaga loĝis Jose Rodriguez Huertas, fondinto de la unua E- societo en Hispanio (la 5-a en la mondo) havanta altan reputacion en la urbo kaj persona amiko de hispana deputito, do li certe grave influis oficialan nomigon de la ŝipo.
Lau informoj trovitaj de Kanariaj esperantistoj la ŝipo "Esperanto" navigis kutime inter Kanariaj havenoj. 1920 ĵurnalo priskribas venon de "Esperanto" al Santa Cruz de Tenerife jene:
"Je l' matena krepusko videbliĝis la alvenanta "Esperanto", kvazaŭa ega "fruktujo" kun multjara kaj bona historio, kiu alvenis de la haveno Puerto de la Cruz kun spektakloriĉa ŝarĝo je grapolegoj da babanoj..."
Tiu ŝipo servis navigante longajn 70 jarojn kaj 1966 oni dronigis ĝin por ke ĝi servu kiel protektilo por la haveno Las Palmas de Gran Ganaria (la loko nun plene kovrita pro nova avenuo konstruita marborde).
La unua ZEO, la ŝipo "Esperanto", meritas memortabulon en sia nuna porĉiama haveno kaj honoran lokon en nia memoro.


Peeter Aitai

2 comments:

Julio said...

Unua provo

Julio said...

Estimata samideano,
Mi estas esperantisto loghanta en Malago kaj laboranta en ties haveno. Post legado de via artikolo mi vizitis la Arkivojn de la Havena Autoritatoj kaj antauhierau oni sukcese havigis al mi oficialan kopion de la enregistro de la shipo ESPERANTO en Malago. Mi nun atente tralegas chion char aperas la chefaj aspektoj de la shipvivo ekde ghia enregistro en Malago ghis ghia dronigo en Las Palmas.
Leginte la unuan enskribon sur la registro mi povas konstati ke:
1) La konstrujaro (1896) kaj teknikaj datumoj de la shipo koincidas kun tiuj menciitaj de vi, lau la libro "Monumente pri Esperanto".
2) Ke la shipo estis konstruita (1896) en la nederlanda haveno Leiderdorp, kun nederlanda flago.
3) Ke la enregistro de la shipo Esperanto en Malago estis la 19 de novembro 1919.
4) Ke la nomo Esperanto ne shanghighis ekde ghia enregistro 1919 ghis ghia malpero 1969/1970.

Lau tio, mi havas kelkajn dubojn:
1) Chu la nomo Esperanto estis jam donita dum la konstruo en Nederlando? (en la registro aperas blanke la antaua nomo; tamen kiel antaua flago aperas la nederlanda).
2) Kiam kaj kiu(j) achetis unue la shipon en Malago?
Lau mia impreso, la posedanto kiu aperas en la unua enskribo de la registro 1919 achetis la shipon por destini ghin al vojaghoj inter kanariaj insuloj (vidu ke la shipo ricevis la distintivan signalon de la Maraj Autoritatoj en Malago la 10an decembro 1919 kaj la kanaria jhurnalo raportis en 1920 pri la enveno de la shipo Esperanto en Santa Cruz de Tenerife, kio estas kutima raporto por la unua vojagho de la shipo).

Nun mi daurigas esplorojn por scii chu la posedanto kiu aperas che la registro achetis la shipon al antaua(j) posedanto(j)ankau en Malago.

Se la shipo enregistrighis per la nomo esperanto en Nederlando 1896, la shipo estus la unua ZEO sed la Navigacia Matrikulo ne estus Malago.
Se la shipo, dum difinita tempo, havis alian nomon kaj la nomo Esperanto estis decidita en Malago, sed en 1919, eble la shipo Esperanto ne estus la unua ZEO.
Do, mi intencas daurigi la esplorojn.

Pri la dronigo de la shipo en la haveno Las Palmas (1966, lau kanariaj esperantistoj) la lasta enskribo sur la enregistro mencias ke la dronigo komencis post la aprobo de la Autoritatuloj la 4an decembro 1968 kaj la proceduroj de dronigo estis informitaj de la Kanariaj Autoritaoj la 20an marto 1970.

Mi pluinformos vi.
Ricevu koran saluton.
Julio Herrero, Malago