Wednesday 27 December 2006

La plej fama ŝipo Esperanto

Dum pli ol centjara historio de Esperanto multaj ŝipoj kaj ŝipetoj estas nomitaj Esperanto. Unu el la plej famaj inter ili estis la velŝipo Esperanto, skuno konstruita en Essex 1906. Tiu estis rapida fiŝista ŝipo (por rapideco ĝia konstruo similis tion de jaktoj) kiun oni uzis por fiŝkaptado sur Norda Atlantiko precipe apud Nordameriko. (Esperanto havis pezon 140 tunojn plene kaj 91 tunojn malplene).
La plej aŭtoritata, plej grava konkurso de velsporto estas ne olimpikaj ludoj aŭ mondĉampionado de iu jaktoklaso sed konkuro por la Amerika Pokalo (nomita laŭ la jaktnomo de la unua gajninto). 1920 okazis unu tia konkuro de jaktoj por la Amerika pokalo (cetere en la lasta parto demas pri konkuro de nur 2 jaktoj). Pro ŝtormo (23-noda ventorapido) estis unu el la konkuretapoj prokrastita. Tio ne plaĉis al fiŝistoj-maristoj de Nova Skotio kaj Novanglio kiuj per siaj malgrandaj ŝipoj konstante devis superi ŝtormojn kiaj ajn ili estas. Do por ili tio fariĝis afero de honoro kaj ili decidis okazigi konkurson por fiŝistaj velŝipetoj. Tiel naskiĝis unu el ĝis nun gravaj vel-konkursoj. La premion kion kutime oni nomas Fiŝista Internacia Trofeo (plena nomo estis La Internacia Trofeo de Halifax Herald por Nord-Atlantikaj Fiŝistoj - angle Halifax Herald North Atlantic Fishermen's International Trophy) estis donacita de senatano William H.Dennis (eldonanto de "Halifax Herald").
La 30-an de oktobro kaj la 1-an de novembro okazis la unua konkurso. Konkuris du ŝipoj: "Esperanto" el Gloucester kaj "Delawana" de Lunenburg. (Ŝipestro de "Esperanto" estis Marty Welch). "Esperanto" gajnis la konkuron kaj do estis la unua posedanto de la pokalo.
Nur kelkajn monatojn post la konkurso "Esperanto" kunpuŝiĝis kun la droninta ŝipo "S.S.State of Virginia" apud la Sabla Insulo (konata laŭ la kromnomo Tombejo de Ŝipoj) en profundeco de 3 metroj. Tio okazis la 30-an de majo 1921.
La ŝipo pereis sed ĝi eniris en historion kiel la unua gajninto de la grava trofeo.
Se oni rigardas mapojn de Saba Insulo (Sable) en multaj libroj pri ĝi do kutime sur ili estas notitaj ankaŭ lokoj de dronintaj ŝipoj (plej gravaj) kaj kutime estas notita ankaŭ "Esperanto".
La tradicio de konkursoj de fiŝistaj velŝipoj daŭriĝis kaj vivas ankaŭ hodiaŭ. Nun la konkurso estas parto de ĉiujara Glochestera Skuna Festivalo kaj laŭvica (la 23-a) okazos 1 - 2-an de septembro 2007. Kial tiu konkurso montras gravecon lige kun la ŝipo "Esperanto"? Nun la konkurso okazas en tri kategorioj de velŝipoj-ŝipetoj. En la grupo de plej grandaj ŝipoj (longeco pli ol 80' = 24,4 m) (la ĉefpremia grupo) la trofeo nomiĝas "Pokalo de Esperanto".
La ŝipo "Esperanto" pereis sed ĝia nomo daŭre vivas kaj estas en formo de sopirata trofeo konata al multaj...

Peeter Aitai

Sunday 24 December 2006

Rekomenco

Venis tempo por rekuniĝo de esperantistoj maristoj (profesiaj kaj amatoraj maristoj, velistoj, boatantoj, fiŝistoj aŭ simple ŝatantoj de maro). Pasis jam kvarono de jarcento de tempo kiam ekzistis EMLI (Esperantista Mar-Ligo Internacia) kaj eĉ pli de MARO (Maramika Rondo). Pri ili mi iom notis en mia artikolo "Maristaj aferoj" en mia blogo http://peeteraitai.blogspot.com . Ĉi tie mi intencos aperigi kelkion el la Informilo-j de EMLI kaj novajn informojn. Por diskuti diversajn temojn ligitajn kun maro mi kreis ĉe Google la diskutgrupon Maristoj http://groups.google.com/group/maristoj . Do ĉiuj kiuj ŝatas maron estas bonvenaj.

Peeter Aitai