Wednesday 9 January 2008

Esperantoj de Nederlando

En Nederlando estas ne nur la Centra Oficejo de UEA kaj ĉi jare UK, tiuj estas bone sciataj al ĉiu esperantisto. Mi temas pri la ŝipoj "Esperanto" de Nederlando. La libro de Hugo Rollinger pri ZEOj listigas en Nederlando 3 navigantajn ŝipojn kun tia nomo (1997).
Jen ili:
-------------------------------------------------------------------------------------

ŝipa n-ro: 2100052
Nomo: "Esperanto"
ŝipospeco: ŝarg-motorŝipo
Devenlando: Nederlando
Posedanto: Pols Jahn, Lochem
Konstrujaro: 1923
Longo: 69 m
Larĝo: 9,5 m
Tonelaro (RT): 1024 RT
Registra dato: 31 dec 1926

--------------------------------------------------------------------------------------

ŝipa n-ro 2303835
Nomo: "Esperanto"
ŝipospeco: ŝutsarga motorŝipo
Devenlando: Nederlando
Posedanto: Wal J. Van Der, Oostrum
Konstrujaro: 1928
Longo: 31 m
Larĝo: 6,6 m
Tonelaro: 216 RT
Registra dato: 1 jan 1928

---------------------------------------------------------------------------------------

ŝipa n-ro: 2313929
Nomo: "Esperanto"
ŝipspeco: ŝarg-motorŝipo
Devenlando: Nederlando
Posedanto: Esperanto-VOF, Papendrecht
Konstrujaro: 1958
Longo: 99,9 m
Larĝo: 9,5 m
Tonelaro: 1822 RT
Registra dato: 31 dec 1973

----------------------------------------------------------------------------------------

Bedaurinde nenio troveblis pri tiuj ŝipoj en interreto.
Pri la lasta ŝipo en la listo mi certas ke ĝi plu ne estas en la listo de Esperanto VOF kompanio ĉar la firmao havas nun novan ŝipon kun sama nomo.

LA PLEJ NOVA SHIPO ESPERANTO

La Nederlanda ŝipfirmao Esperanto Vof en Dorchecht havas novan ŝipon "Esperanto".
La adreso de la kompanio: Van Ravesteyn-erf 501, 3315 DV Dordrecht, NL; tel.:07860330

Jen la ŝipo:
http://www.debinnenvaart.nl/schependb/inhoud.php?action=tel&id=894

La nomo: "Esperanto"
euronumero: 2324538
ŝipspeco: motor-kargo-ŝipo
Konstrujaro: 2000
(Konstruita en Rumanio)
Longo: 109,89 m
Larĝo: 11,43 m
Profundo: 2,89 m
Tonelaro: 2307 T
Maŝinoj: 2 x 1521

ĉar ĝi estas nova kaj moderna ŝipo, espereble ĝi navigos longan tempon estonte.

Peeter Aitai

Monday 7 January 2008

La ŝipego Zamenhof

La plej granda esperanta ŝipo estis m/ŝ Zamenhof. Sufiĉas nur unu rigardo al ĝi kaj vi komprenas.

Foto de m/ŝ Zamenhof
http://www.freeweb.hu/egalite/sxipo/bildo01.jpg

1959 en Split (Jugoslavio) oni enmarigis novan modernan grandan maran kargoŝipon "Zamenhof". La ŝipo, tiutempe eĉ ŝipego, estis konstruita por pola-ĉina ŝipa entrepreno CHIPOLBROK kaj la hejmhaveno estis Gdynia (Pollando).

La datumoj de Zamenhof:
Longo: 154 m
Larĝo: 18.80 m
Alto: 12 m
Portipovo: 12800 tunoj
Maŝino: 6000 ĉevalpovoj
Rapido: 15-16 nodoj
ŝipanaro: 48 personoj

En la artikolo "Cxu Zamenhof scipovis nagxi au navigi-" http://www.china.org.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/bd98-10-8.html
ni ekscias ke 1982 la ŝipon, alinomitan "Cosko", ĉetis Ĉina Oceana ŝip-Kompanio.
Sed kio estis ĝis tio, pri tio legeblas en reto tre ampleksa bonega artikolo de Erasm Nawrowski kaj konsilata estas ĉion legi tie.

La adreso de "La marŝipo Zamenhof"
http://egalite.fw.hu

P.Aitai

Saturday 5 January 2008

La unua ZEO

Esperanto aperis 1887 kaj jam post 9 jaroj en 1896 aperis la unua ZEO (Zamenhof/Esperanto-Objekto). Tiu unua objekto nomita per la nomo de la internacia lingvo Esperanto estis ŝipo.
En la libro "Monumente pri Esperanto" de Hugo Rollinger (UEA 1997) sur paĝoj 80 - 82 legeblas kela Navigacia Matrikulo, la oficiala dokumento por identigo de la ŝipo, estas eldonita en Malaga (Hispanio).
La teknikaj datumoj de la ŝipo "Esperanto":
Konstrujaro: 1896
(Droniĝo: 1966)
Longeco: 42,30 m
Kilprofundeco: 2,26 m
Ŝippezo: 262 tn
Rapideco: 6 nodoj
Maŝinpovo: 140 ĈV Ducilindra vapormaŝino
Karbujo por 32 tn
1896 en Malaga loĝis Jose Rodriguez Huertas, fondinto de la unua E- societo en Hispanio (la 5-a en la mondo) havanta altan reputacion en la urbo kaj persona amiko de hispana deputito, do li certe grave influis oficialan nomigon de la ŝipo.
Lau informoj trovitaj de Kanariaj esperantistoj la ŝipo "Esperanto" navigis kutime inter Kanariaj havenoj. 1920 ĵurnalo priskribas venon de "Esperanto" al Santa Cruz de Tenerife jene:
"Je l' matena krepusko videbliĝis la alvenanta "Esperanto", kvazaŭa ega "fruktujo" kun multjara kaj bona historio, kiu alvenis de la haveno Puerto de la Cruz kun spektakloriĉa ŝarĝo je grapolegoj da babanoj..."
Tiu ŝipo servis navigante longajn 70 jarojn kaj 1966 oni dronigis ĝin por ke ĝi servu kiel protektilo por la haveno Las Palmas de Gran Ganaria (la loko nun plene kovrita pro nova avenuo konstruita marborde).
La unua ZEO, la ŝipo "Esperanto", meritas memortabulon en sia nuna porĉiama haveno kaj honoran lokon en nia memoro.


Peeter Aitai